Xi ĉeestos malferman ceremonion de Chengdu-a Universiado kaj rilatajn diplomatiajn agadojn
Yu Publikigita: 2023-07-24 11:52:02

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying anoncis lunde, ke de la 27a ĝis la 28a de julio, prezidanto Xi Jinping ĉeestos la malferman ceremonion de la 31a somera eldono de la Monda Universitata Sportkonkurso de FISU (Federacio Internacia de Sporto Universitata) en Chengdu kaj aranĝos bonvenigan bankedon kaj duflankajn okazaĵojn por alilandaj gvidantoj, kiuj ĉeestos la malferman ceremonion kaj vizitos Ĉinion.

La alilandaj gvidantoj, kiuj ĉeestos la malferman ceremonion kaj vizitos Ĉinion, estas indonezia prezidento Joko Widodo, maŭritania prezidento Mohamed Ould Cheikh Ghazouani, burunda prezidento Evariste Ndayishimiye, gujana prezidento Irfaan Ali, kartvela ĉefministro Irakli Garibashvili kaj fiĝia ĉefministro Sitiveni Rabuka.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree