Ĉinio publikigis rimedojn por stimuli privatan investon
Yu Publikigita: 2023-07-25 11:16:35

La plej alta ekonomia plananto de Ĉinio lunde publikigis detalajn rimedojn por plue stimuli privatan investon. La lando klopodas revigligi la privatan ekonomion.

La dokumento, publikigita de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, emfazis plenan konscion pri la graveco akceli privatan investon kaj promesis fari klopodojn por konservi la porcion de privata investo en investo pri fiksaj aktivoj je racia nivelo.

La komisiono diris, ke ĝi aparte rekomendos, ke privata investo eniru en iujn elektitajn industriajn segmentojn kun granda merkata potencialo kaj en konformeco al naciaj strategioj kaj industriaj politikoj de sektoroj kiel transportado, akvokonservo, pura energio, novaj bazinstalaĵoj, progresinta fabrikado, kaj grikulturo kun modernaj instalaĵoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree