Malantaŭ "senriskigo" kontraŭ Ĉinio
Lucia Publikigita: 2023-07-25 15:23:51

En la unua duono de la kuranta jaro, Bill Gates, la fondinto de Microsoft, Timothy Donald Cook, ĝenerala direktoro de Apple, Elon Reeve Musk, ĝenerala direktoro de Tesla, kaj multaj aliaj mondfamaj entreprenistoj vizitis Ĉinion. 

Por ili, investi en Ĉinio signifas investon en la estonteco.

Milan Nedeljkovic,  membro de la administra estraro de BMW-Groupo: "La ĉina vojo al modernigo estas la ĝusta maniero, kiu malfermos novajn ŝancojn por investantoj fari investon en Ĉinio."

Bernd Montag, ĝenerala direktoro de Siemens Healthineers: "Ni vere ĝojas pri la talento, novigo, liverantoj kaj partneroj ĉi tie. Do ni venis ĉi tien (Ĉinio) pro multaj kialoj."

Urusov Volodymyr, profesoro de Historio Fakultato de Kieva Nacia Universitato, Ukrainio: "De januaro ĝis majo ĉi-jare, 18 532 fremdinvestaj entreprenoj estis nove starigitaj en Ĉinio, pli multe je 38,3% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. En la unuaj kvin monatoj, la efektiva uzo de fremda investo en la altteknologia manufaktura industrio de Ĉinio pliiĝis je 30,8%. Multaj fremdlandaj entreprenoj estas plenaj de fido al la ekonomia disvolva perspektivo de Ĉinio, montrante sian volon plu kreskigi la ĉinan merkaton kaj investi en Ĉinio."

Tamen, iuj okcidentaj politikistoj ĝeneraligas la koncepton de "nacia sekureco" kaj blokas la industriajn kaj provizajn ĉenojn.

Einar Tangen, fama usona komentisto: "Vaŝingtono ripetas misinformadon pri Ĉinio ĝis homoj ekkredi ĝin, kadre de ĝiaj klopodoj konvinki la mondon, ke paco dependas de daŭra politika, ekonomia kaj milita hegemonio de Usono."

Ĉinio neniam estis "risko" por la monda ekonomio, sed aktiva partoprenanto kaj kontribuanto. En la pasintaj 10 jaroj, la average konstribuo de la ekonomia kresko de Ĉinio al la monda ekonomio superis 30%, kaj Ĉinio fariĝis la plej granda motoro por la monda ekonomia kresko. La vera celo de usonaj politikistoj estas subpremi Ĉinion, kaj izoli Ĉinion de la monda ekonomio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree