La Amerika Brodkasta Korporacio (ABC) raportis lunde, ke laŭ datumoj de la usona neregistara organizaĵo " Arkivo de Pafila Perforto", ĝis la pasinta semajnfino, okazis pli ol 400 amaspafadoj (kaŭzante 4 aŭ pli da viktimoj) en Usono, pli multe je 9% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro.
La datumoj montris ankaŭ, ke julie en Usono okazis pli multaj perfortaĵoj, kun 65 amaspafadoj, kiuj mortigis 81 homojn.