Xi esprimas gratulojn al Hun Sen de Kamboĝo pro venko en elekto
Yu Publikigita: 2023-07-25 15:57:09

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), marde esprimis gratulojn al Samdech Techo Hun Sen, prezidanto de la Kamboĝa Popola Partio, pro la venko de la partio en la 7a ĝenerala elekto de Kamboĝo.

Xi diris, ke li ĝojas vidi, ke Kamboĝo, sub la ĝusta gvidado de la reĝa registaro estrata de Hun Sen, atingis politikan stabilecon, ekonomian disvolviĝon kaj plialtigon de la popola vivnivelo, kaj la internacia kaj regiona statuso de la lando daŭre leviĝis.

Xi diris, ke la ĉina flanko, kiel antaŭe, subtenos Kamboĝon en serĉado de disvolva vojo taŭga al ĝiaj naciaj kondiĉoj, kaj ke sub la forta gvidado de Hun Sen, la Kamboĝa Popola Partio faros novajn kaj pli grandajn kontribuojn al nacia prospero kaj feliĉo de la popolo kaj ankaŭ al paco, stabileco, disvolviĝo kaj prospero de la regiono. Li akcentis, ke Ĉinio kaj Kamboĝo apartenas al unu komunumo kun komuna estonteco, kaj la KPĈ alte taksas sian amikan kunlaboron kun la Kamboĝa Popola Partio.

Li ankaŭ esprimis sian volon labori kun Hun Sen por fortigi politikan gvidadon al duflankaj rilatoj, profundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron inter la du partioj kaj en aliaj kampoj, kaj kune konstrui altkvalitan, altnivelan kaj altnorman ĉinan-kamboĝan komunumon kun komuna estonteco en la nova epoko por pli bone profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.

Ankaŭ ĉina ĉefministro Li Qiang sendis gratulan mesaĝon al Hun Sen marde.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree