Xi respondas leteron de honkongaj mezlernejanoj
Yu Publikigita: 2023-07-25 21:56:20

Prezidanto Xi Jinping respondis leteron de lernantoj de la mezlernejo Pui Kiu en Honkongo, instigante ilin fari kontribuojn al konstruado de pli bela Honkongo kaj realigo de nacia rejunigo.

Xi diris en sia letero datita la 24an de julio, ke li ĝojis, kiam la lernantoj diris al li, ke ili havas fortan senton de fiero kiel ĉinoj post partopreno en agadoj kiel interago kun astronaŭtoj de la ĉina kosmostacio Tiangong.

Xi diris, ke patriotismo kuŝas en la koro de ĉina nacia spirito. Honkonganoj konservas la noblan tradicion ami kaj la patrujon kaj Honkongon, kio funkcias kiel grava angulŝtono por la stabila kaj daŭra efektivigo de "unu lando, du sistemoj".

La prezidanto alvokis la lernantojn havi pli bonan komprenon pri tutmonda tendenco, funde esplori la historion, kulturon kaj nunajn realaĵojn de sia patrujo kaj kreskigi pli profundan amon al la lando kaj ĝia popolo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree