Ĉinio urĝas Japanion ĉesi ludi per fajro pri tajvana demando
Yu Publikigita: 2023-07-26 18:00:22

“Ĉinio urĝas Japanion ĉesi ludi per fajro pri la tajvana demando,” diris proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Mao Ning marde, kiam ŝi respondis tajvan-rilatajn rimarkojn de japana altranga oficialulo.

Mao diris, ke Tajvano estas la ĉina teritorio kaj la tajvana demando estas pure interna afero de Ĉinio, kiu ne toleras enmiksiĝon de iu jan ekstera forto.

Mao diris, ke la rimarkoj pri la nuna altranga oficialulo de la Ministerio pri Defendo de Japanio estas publika interveno en la internajn aferojn de Ĉinio, ignorante la bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn kaj la principojn difinitajn en la kvar politikaj dokumentoj inter Ĉinio kaj Japanio, kaj damaĝas la politikan fundamenton de ĉina-japanaj rilatoj.

Mao diris, ke Ĉinio forte malaprobas kaj firme oponas ĉi tion kaj faris seriozajn demarŝojn al Japanio. Ŝi diris, ke dum duonjarcento, Japanio praktikis kolonian regadon super Tajvano kaj faris fifamajn krimojn al la ĉina popolo. Ŝi aldonis, ke konsidere pri la gravaj historiaj respondecoj, kiujn Japanio havas pri tiuj krimoj, estas des pli grave por Japanio agi singarde kaj tiri lecionojn el la historio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree