Xi emfazas antaŭenigi altkvalitan disvolviĝon de armitaj fortoj per altnivela regado
Lucia Publikigita: 2023-07-26 22:29:31

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), emfazis antaŭenigi altkvalitan disvolviĝon de la armitaj fortoj per altnivela regado.

Xi lunde prezidis grupan studsesion de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

La sesio estis okazigita antaŭ la Ĉina Armea Tago, kiu falas en la 1an de aŭgusto. La tago estis destinita por memorfesti la fondiĝon de la Ĉina Popola Liberiga Armeo (PLA).

Xi diris, ke plifortigo de ĉiuflanka armea regado estas profunda ŝanĝo en la filozofio kaj metodoj de la armea regado de la KPĈ. Li emfazis, ke tio ludas decidan rolon en modernigo de la sistemo kaj kapablo de regado de Ĉinio.

Xi postulis ĉiujn klopodojn por konstruado de moderna regada sistemo de la armitaj fortoj por doni fortan garantion por atingo de la celoj de centjariĝo de PLA en 2027.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree