Delegacioj atingis Chengdu por Monda Universitata Sportkonkurso
Yu Publikigita: 2023-07-26 22:27:12

Okdek unu membroj de la usona delegacio por la Monda Universitata Sportkonkurso, inkluzive de 20 oficialuloj, atingis la Tianfu-an Internacian Flughavenon de Chengdu merkrede tagmeze, du tagojn antaŭ la malferma ceremonio de la Monda Universitata Sportkonkurso en Chengdu.

Ankaŭ la delegacioj de Singapuro, Hindio kaj Israelo atingis la urbon per la sama flugo.

Pli ol 710 sportistoj kaj oficialuloj el Sud-Koreio, Brazilo, Uzbekio kaj aliaj landoj kaj regionoj atingos Chengdu poste hodiaŭ.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree