Kontkontrolista estraro de UN okazigis 77an regulan sesion en Novjorko
Yu Publikigita: 2023-07-27 17:39:37

La 77a regula sesio de la kontkontrolista estraro de la Unuiĝintaj Nacioj okazis de mardo ĝis merkredo en Novjorko kaj estis prezidita de Hou Kai, kiu tenas la prezidanteco de la estraro kaj ankaŭ funkcias kiel la ĝenerala kontkontrolisto de Ĉinio.

La regula kunveno diskutis kaj adoptis 21 kontkontrolajn raportojn pri koncernaj agentejoj kaj projektoj de la UN en la fiska jaro de 2022 kaj faris aranĝojn por la laboro de la estraro en la dua duono de 2023.

Dum la du-taga sesio, estraranoj ankaŭ renkontiĝis kun ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres kaj interŝanĝis opiniojn pri demandoj identigitaj de kontkontrolistoj en la fiska jaro 2022, kaj ankaŭ pri la aktualaj prioritatoj kaj defioj alfrontataj la UN.

Hou diris, ke la UN ludas gravan rolon por antaŭenigi la noblan aferon de paco kaj disvolviĝo de la homaro, Hou diris, ke forta UN estas bezonata por konstrui la human komunumon kun komuna estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree