Xi: Ĉinio kaj Indonezio estas samideaj kunvojaĝantoj kaj bonaj partneroj
Yu Publikigita: 2023-07-27 21:55:24

Ĵaŭde en Chengdu, ĉefurbo de la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan, prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun indonezia prezidento Joko Widodo, kiu estas en Chengdu por ĉeesti la malferman ceremonion de la 31a somera eldono de la Monda Universitata Sportkonkurso de FISU (Federacio Internacia de Sporto Universitata) kaj viziti Ĉinion.

Xi diris, ke pasintjare, prezidento Widodo kaj li kune malfermis novan ĉapitron en la komuna konstruado de komunumo kun komuna estonteco inter la du landoj. Survoje al realigo de nacia modernigo kaj nacia rejunigo, Ĉinio kaj Indonezio, kiuj tre kongruas unu kun la alia kaj estas disvolvaj ŝancoj unu por la alia, estas samideaj kunvojaĝantoj kaj bonaj partneroj. Ĉinio volas preni la 10an datrevenon de la starigo de ampleksa strategia partnereco inter la du landoj ĉi-jare kiel okazon por profundigi strategian kunlaboron kun Indonezio, starigi ekzemplon de komuna estonteco, unuiĝo, kunlaboro kaj komuna disvolviĝon por evoluantaj landoj, kaj injekti pli da certeco kaj pozitiva energio en la regionon kaj la mondon.

Widodo diris, “Estimata prezidanto Xi, dankon pro via varma akcepto. Mi ĝojas viziti Ĉinion denove kaj havi interparolojn kun vi pri plia solidigo kaj disvolvado de la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj. Depost kiam mi akceptis vin en Balio pasintjare, indonezia-ĉinaj rilatoj atingis tre konsiderindan progreson.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree