Kian sekurecan maltrankvilon de Usono montras kontinuaj retatakoj kontraŭ Ĉinio?
Yu Publikigita: 2023-07-27 16:47:24

La 26an de julio, la Krizokaza Administra Buroo kaj la Publik-Sekureca Buroo de Wuhan, ĉefurbo de ĉina centra provinco Hubei, publikigis deklaron kaj raporton respektive, dirante, ke la Nacia Centro pri Kriokaza Respondo al Komputilaj Virusoj kaj la Kompanio 360 trovis, ke la Wuhan-a Centro pri Seisma Monitorado estis atakita de retpirataj organizoj kaj krimuloj kun fremdlanda registara fono. Post analizo, unuaj pruvoj montris, ke la retatako originis de Usono.

Kvankam ankoraŭ mankas koncernaj detaloj, homoj, kiuj bone scias pri tiaj novaĵoj, povas vidi la konatan ombron. Ankaŭ en 2022, la Nacia Centro pri Kriokaza Respondo al Komputilaj Virusoj kaj la Kompanio 360 trovis, ke la Nordokcidenta Politeknika Universitato estis atakita de fremdlandaj retpirataj organizoj. Tiama enketraporto malkaŝis, ke la Tajlorita Alira Operaco (TAO) sub la Nacia Sekureca Agentejo (NSA) uzis 41 specialajn retatakajn armilojn por lanĉi milojn da atakoj kontraŭ la Nordokcidenta Politeknika Universitato kaj ŝtelis nombron da kernaj teknikaj datumoj.

Ambaŭ la Nordokcidenta Politeknika Universitato kaj la Wuhan-a Centro pri Seisma Monitorado estas evidentaj civilaj instalaĵoj, sed ili escepte fariĝis la celoj de la reta monitorado en Usono. Kiel Edward Snowden, iama dungito de la Centra Inform-Agentejo de Usono, diris, kiam li malkaŝis la "prisman" sistemon en 2013, ke Usono efektive provas atingi ampleksan monitoradon de tutmonda retspaco.

En la tutmonda gvata reto de Usono, Ĉinio estas la ĉefa celo kaj viktimo. En junio 1999, Richardson Jeffrey, akademiulo pri usona informadiko, diris en intervjuo, ke Ĉinio iom post iom fariĝis la ĉefa celo de la informa reto de la kvin-okula alianco. En 2015, la ĵurnalo The New York Times raportis pri la minaco publikigita de la tiel nomata anonima persono de la Blanka Domo, dirante, ke "Usono enigis milojn da sistemoj en la komputilan reton de la ĉina ĉeftero".

Laŭ Usono, plifortigi gvaton al Ĉinio estas necesa rimedo por strategia konkurenco. Ĝi esperas per monitorado scii kaj konfirmi "sekretajn armilojn", faritajn de Ĉinio por superi Usonon, por sin protekti kontraŭ la "minaco" el leviĝo de Ĉinio. Usono provis meti okulojn kaj orelojn sur ĉiujn universitatojn kaj instituciojn en Ĉinio por ĉiaokaze sciu ajnan movon de Ĉinio.

Ĉinio forte kondamnas nerespondecajn retatakojn kaj prenos necesajn rimedojn por konservi retsekurecon. Ankaŭ homoj tra mondo, kiuj amas pacon, devas kunigi manojn por oponi retan hegemonion kaj kune respondi retatakojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree