Kial usonaj oficialuloj vizitis Sudan Pacifikon unu post la alia
Lucia Publikigita: 2023-07-28 17:35:14

La 26an de julio usona ŝtata sekretario Antony Blinken ĉeestis al la malferma ceremonio de la nova usona ambasadejo en Tongo. Estas la unua fojo, ke Usono malfermis ambasadejon post la starigo de diplomatiaj rilatoj kun Tongo antaŭ 51 jaroj. En la sama tago, usona ministro pri defendo Lloyd Austin vizitis Papuo-Nov-Gvineon. Poste ili renkontiĝos en Aŭstralio kaj okazigis la ĉiujaran interparolon "2+2" kun la aŭstralia flanko.

Fake, ĉi tiuj vojaĝoj estas branĉaj vizitoj de du altrangaj usonaj oficistoj al landoj de Suda Pacifiko, kaj ankaŭ estas daŭrigo de la klopodoj de Usono plifortigi influon en la Suda Pacifiko.

Post la dua mondmilito, Usono uzis la regionon de Suda Pacifiko kiel provon de nukleaj armiloj kaj nuklea rubejo, kio serioze damaĝis la vivon kaj sanon de la lokaj homoj kaj la lokan ekologian medion. Post la fino de la Malvarma Milito, Usono kredis ke la regiono de Suda Pacifiko perdis sian strategian valoron, kaj komencis redukti ekonomian helpon, fermi ambasadejojn kaj retiri volontulojn. La rilatoj inter Usono kaj sud-pacifikaj landoj fariĝis "neaktivaj".

La reciprokprofita kunlaboro inter Ĉinio kaj la sud-pacifikaj insullandoj alportis efektivajn avantaĝojn al la lokaj homoj, tamen tio vekis strategian maltrankvilon de Usono. Sub la penspaniero de nulsuma ludo, Usono ŝanĝis sian antaŭan manieron, kaj ofte sendis altnivelajn oficistojn por vizito, promesi grandegan helpon kaj subite entuziasmiĝis pri sud-pacifikaj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree