Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĵaŭde en Chengdu, ĉefurbo de ĉina sudokcidenta provinco Sichuan, renkontiĝis kun Iriana Joko Widodo, edzino de indonezia prezidento Joko Widodo.
Iriana akompanas indonezian prezidenton Joko Widodo, kiu ĉeestos al la malferma ceremonio de la 31a somera eldono de la Monda Universitata Sportkonkurso de FISU (Federacio Internacia de Sporto Universitata) kaj vizitos Ĉinion.
Peng kaj Iriana aprezis la lokajn delikatajn manfaritaĵojn de nemateria kultura heredaĵo. Ili ankaŭ spektis prezentadon de te-arto.
Peng rememoris iliajn antaŭajn renkontiĝojn kaj diris, ke Ĉinio kaj Indonezio ĝuas kulturan afinecon kaj proksimajn interpopolajn interligojn, esprimante la esperon, ke la du flankoj povos plifortigi amikecon.