Xi renkontiĝis kun gujana prezidanto
Yu Publikigita: 2023-07-28 17:12:40

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede renkontiĝis kun gujana prezidanto Irfaan Ali en Chengdu, ĉefurbo de la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan.

Ali estas ĉi tie por ĉeesti la malferman ceremonion de la 31a somera eldono de la Monda Universitata Sportkonkurso de FISU (Federacio Internacia de Sporto Universitata) kaj viziti Ĉinion.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Gujano devas esti bonaj amikoj, kiuj fidas unu la alian, kaj ambaŭ landoj devas kundividi ŝancojn, renkonti defiojn, serĉi kunlaboron kaj antaŭenigi komunan disvolviĝon. Xi urĝis konstrui pli striktan ĉina-gujanan komunumo kun komuna estonteco.

Gujano estis lando en la kariba region, kiu plej frue agnoskis la principon de unu Ĉinio kaj starigis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko. Pasintjare estis festita la 50a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Gujano.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree