Reveninte antikvecon dum Monda Universitata Sportkonkurso
Mirinda Publikigita: 2023-07-28 14:46:49

Okazas la Monda Universitata Sportkonkurso en Chengdu de sudokcidenta Ĉinio. Chengdu estas origina loko de antikva civilizacio de Sichuan kaj multaj tradiciaj sportoj populariĝis ĉi tie. Nun ni kune revenus al la antikveco por partopreni en tiamaj sportludoj!

En la dinastio Han, “cuju” estis programo por trejnado de la trupoj. En la 14a jarcento, ĝi estis vaste ŝatata de la imperiestra familio kaj populariĝis inter la popoloj. Tiam eĉ aperis popola futbala organizo, kiu servis kiel nuna futbala klubo. Krom matĉoj Cuju ankaŭ estis ludita en varia maniero, kiu estis amuza kaj aprecinda.

Kiel konkurso okazinta en somero, la antikvaj sportludoj de Ĉinio kompreneble enhavis akvajn programojn. Ĵus vi vidis la sporton nomatan “akva balancilo” registritan en historiaj libroj de Ĉinio. 

Ĝi estis sama al la moderna plonĝo. Tiu kiu prezentas plej riskan kaj mojosan agon povos gajni la ĉampionecon.

Jen estas la arkpafado en antikveco de Ĉinio. Krom rapideco, precizeco de la arkpafo, ankaŭ gravas la pozicio de la arkisto, tio postulis harmonion de la etiketo, korpo, koro kaj arko. Antikvuloj opiniis, ke nur la homo kun justa koro povas trafi la celtabulan centron. Pro tio arkpafado estis unu el ses devigaj kursoj de ĝentlemanoj en la antikveco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree