Xi renkontiĝis kun kartvela ĉefministro
Yu Publikigita: 2023-07-28 17:11:41

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede renkontiĝis kun kartvela ĉefministro Irakli Garibashvili en Chengdu, ĉefurbo de la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan.

Garibashvili estas ĉi tie por ĉeesti la malferman ceremonion de la 31a somera eldono de la Monda Universitata Sportkonkurso de FISU (Federacio Internacia de Sporto Universitata) kaj viziti Ĉinion.

Xi diris, ke dum la pasintaj 31 jaroj depost la starigo de diplomatiaj rilatoj, Ĉinio kaj Kartvelio firmigis politikan reciprokan fidon kaj akiris rimarkindajn atingojn en kunlaboro en diversaj kampoj.

Li diris, ke dum la vizito de Garibashvili, ambaŭ flankoj publikigos komunan deklaron kaj anoncos la starigon de ĉina-kartvela strategia partnereco.

Xi diris, ke prenante ĉi tion kiel novan deirpunkton, Ĉinio kaj Kartvelio devas plani duflankajn rilatojn el strategia kaj longtempa perspektivo, antaŭenigi la sanan kaj konstantan disvolviĝon de la strategia partnereco kaj liveri movforton por disvolvado kaj revigligo de ambaŭ landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree