Intervjuo kun Chen Weiya, direktoro de la malferma ceremonio de la 31a Monda Universitata Sportkonkurso
Shanshan Publikigita: 2023-07-29 17:03:54


La 28-an de julio, en la malfermtago de la 31a Monda Universitata Sportkonkurso de FISU (Federacio Internacia de Sporto Universitata) en Chengdu, ĉefurbo de la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan, Mike Fox, raportisto de Sports Scene demandis Chen Weiya, la direktoron de la malferma ceremonio, kian informon li volas transdoni al la mondo per la malferma ceremonio. Chen respondis, “Unue, amikecon. Junuloj el la tuta mondo kunvenas en Chengdu por plifortigi amikecon, ĝui la ĝojecon de juneco kaj sporto. Due, ĉinan kulturon. Per la malferma ceremonio, la tradicia kulturo de Ĉinio, Sichuan kaj Chengdu estis elmontrita al junuloj de la tuta mondo. Trie, elementon de pandoj. Pandoj reprezentas dezirojn pri paco, revo kaj feliĉo.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree