La 28an de julio, Zou Yun, raportisto de CGTN intervjuis Renault Eide, agantan prezidanton de FISU (Federacio Internacia de Sporto Universitata). Zou demandis, "Kiel la aganta prezidanto de la FISU, ĉi tiu longe atendita momento finfine alvenis. Kiel vi pensas pri tio? Ĉu vi estas nervoza aŭ ekscitita?" Reid respondis, "Mi estas tre ekscitita, ĉiuj estas tre ekscititaj. Dum la epidemio de la KOVIM-19, ni devis dufoje prokrasti la eventon. Do ni tre dankas al la popolo de Chengdu kaj la organiza komitato pro ilia instigo organizi tiel grandan eventon. Tio estas ne nur sporta aranĝo, sed ankaŭ kultura kaj eduka evento. Junuloj el pli ol 100 diversaj landoj kaj regionoj venis al la urbo Chengdu. Mi deziras al ili ĉion bonan kaj bonan ŝancon!"
Parolante pri la maskoto de granda pando por ĉi tiu Universiado, Reid diris, "Mi pensas, ke la granda pando estas unu el la plej popularaj animaloj en la mondo. Miaj nepoj tre ŝatas grandajn pandojn. Mi jam fotis kaj sendis centojn da fotoj al miaj nepoj, kaj ili petegis min alporti al ili memoraĵojn. Mi do aĉetis kelkajn suvenirojn por ili."