He Lifeng kaj Bruno Le Maire kunprezidis 9an Ĉina-Francan Altnivelan Ekonomian kaj Financan Dialogon
Shanshan Publikigita: 2023-07-30 18:19:36

 La 29an de julio, He Lifeng, vicĉefministro de la ĉina Ŝtata Konsilantaro kaj Bruno Le Maire, franca ministro pri ekonomio, financo kaj industrio kaj cifereca suvereneco, kune prezidis la 9an Ĉina-Francan Altnivelan Ekonomian kaj Financan Dialogon en Pekino.

He diris, ke sub la strategia gvido de la du ŝtatestroj, ĉina-francaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj montris grandan flekseblecon kaj solidan disvolvan tendencon. Ĉinio volas plue plifortigi politikan komunikadon kun Francio, profundigi praktikan kunlaboron kaj proksime kunordigi internaciajn kaj plurflankajn aferojn, por puŝi ĉina-francan ampleksan strategian partnerecon al nova nivelo.

Le Maire diris, ke la franca flanko volas plifortigi ekonomian kaj financan kunlaboron kun la ĉina flanko por antaŭenigi la daŭran disvolviĝon de la rilatoj inter Francio kaj Ĉinio.

Ĉi-foja dialogo okazis interrete kaj eksterrete, kaj entute 22 eroj kaj 57 kunlaboraj rezultoj estis atingitaj.

 

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree