La 29-an de julio, en la Chimelong Sovaĝanimala Parko en Kantono, ununuraj vivantaj trinaskitaj grandaj pandoj de la mondo, la tri gefratoj "Mengmeng", "Shuaishuai" kaj "Kuku" festis sian 9-an naskiĝtagon.
Tiucele, laborantoj de Chimelong Sovaĝanimala Parko zorgeme preparis malsamajn naskiĝtagajn donacojn por ili: princino-ĉambro por Mengmeng, kanton-stila drakoboato por Shuaishuai, teleregiltrajno por Kuku, kaj bambua kuko por la tri gefratoj kun riĉaj kaj nutraj ingrediencoj".