Xi sendis gratulan mesaĝon al vanuatua prezidento
Qiujieming Publikigita: 2023-07-30 17:23:33

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe sendis gratulan mesaĝon al vanuatua prezidento Nikenike Vurobaravu okaze de la 43a datreveno de la sendependeco de Vanuatuo.

Xi diris en sia mesaĝo, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Vanuatuo havas longan historion. En la lastaj jaroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Vanuatuo faris konsiderindan progreson, kun politika reciproka konfido je alta nivelo, kaj fruktodonaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj en diversaj kampoj, kiuj plibonigis la bonfarton de la du popoloj.

Xi diris, ke li donas grandan gravecon al la rilatoj inter Ĉinio kaj Vanuatuo kaj volas kunlabori kun sinjoro prezidento por antaŭenpuŝi disvolvon de ĉiuflanka strategia partnereco de Ĉinio kaj Vanuatuo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree