Usono intence misinterpretis revolucion de UN
CMG Publikigita: 2023-07-31 21:01:50

Antaŭ nelonge, ĉe la usona Ĉambro de Reprezentantoj estis akceptita la tiel nomata "Akto pri Tajvana Internacia Solidareco", kiu asertas, ke la revolucio 2758 de Unuiĝintaj Nacioj "konfesas nur, ke la registaro de Ĉina Popola Respubliko estas la unika laŭleĝa reprezentanto de Ĉinio ĉe UN, sed ne koncernas la reprezentantecon de Tajvano ĉe UN, nek pozicion pri la rilatoj inter Ĉina Popola Respubliko kaj Tajvano". Tiu argumento estas misinterpreto pri la revolucio de UN, publikopinia mensogo fare de Usono pri la tajvana problemo, kaj ĉe falsa konado pri la historio, elpensita de la usona flanko.

La revolucio 2758 de UN preskribas, ke ĉiaj povoj de Ĉina Popola Respubliko estu restarigitaj, kaj la kontraŭleĝa reprezentanteco de Tajvano estu tuj forpelita for de UN. Kaj cetere, la revolucio difinas, ke la registaro de Ĉina Popola Respubliko estas la sola laŭleĝa reprezentanto de Ĉinio ĉe UN, kaj ke ne ekzistas la tiel nomata "du Ĉinioj" aŭ "unu Ĉinio kaj unu Tajvano". Povas diri, ke la revolucio, ĉu en politiko, ĉu en leĝo, aŭ ĉu en proceduro, definitive solvis la reprezentecon de la tuta Ĉinio, inkluzive de Tajvano.

Des pli gravas, ke serio de internaciaj instrumentoj, kiel "Kaira Deklaracio" kaj "Deklaracio de Postdam", ĉiuj konfesas la suverenecon de Ĉinio super Tajvano. Usono estas subskribinto de tiuj dokumentoj, ĝi do bone komprenas, ke Tajvano estas parto de Ĉinio. La usona Ĉambro de Reprezentantoj tamen sensaciigas la reprezentantecon de Tajvano, do, evidente, ĝi ŝajnigis sin senscia pri la problemo, intencante fari la akton.

La principo pri unu Ĉinio estas ĝenerale konata de la internacia socio. Sed Usono per siaj leĝoj defias la principon pri unu Ĉinio, la internacian ordon post la dua mondmilito, la komunan konon de la internacia komunumo, la bazajn principojn de internacia juro kaj internaciaj rilatoj. Ĉio ĉi plue pruvis, ke Usono estas la plej granda detruanto de la internacia ordo.

Tajvano estas parto de Ĉinio, kaj alia lando ne havas rajton esti juĝisto pri la tajvana problemo. La revolucio 2758 de UN havas nur unu version, sen “usona interpreto”. Usono prenas tiun ĉi revolucion por malforta punkto, sed efektive, ĝi detruas la internacian ordon, atencas la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio, kaj tio certe estas rifuzita de la ĉina popolo kaj eĉ de la internaica komunumo.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree