Pekino kaj Hebei-provinco en la norda Ĉinio kontinue donis la plej altnivelajn alarmojn lunde, ĉar la regionon daŭre batis torenta pluvego.
Meteologiaj aŭtoritatoj en Pekino konservis ruĝan alarmon pri pluvego lunde matene pro prognozoj de torenta pluvego inter la deka horo lunde kaj la oka horo marde, avertante, ke malgrandaj kaj mezgrandaj riveroj spertos probable inundon kaj ŝtonlavangon.
Samtempe, ankaŭ la najbara provinco Hebei donis la plej altajn alarmojn pri pluvego, prevento de inundo kaj akvosaturita prevento responde al torenta pluvego.