Doksuri daŭre atakas nordan Ĉinion
Ĝoja Publikigita: 2023-07-31 19:02:25

Miloj da homoj devige evakuis siajn hejmojn en Pekino pro restoj de Tajfuno Doksuri, kiu verŝis rekordan pluvon en la urbo kaj haltigis flugojn lunde laŭ raporto de ĉina mediato CCTV.

Doksuri estas unu el la plej fortaj ŝtormoj batintaj Ĉinion en la lastaj jaroj, kaŭzis inundon en granda areo semajnfine en la suda provinco Fujian, kaj devigis centmilojn da homoj forlasi siajn hejmojn.

Ĉirkaŭ kvin mil personoj estis translokigitaj en Pekina Mentougou-distrikto pro daŭra pluvego en la urbo lunde.

La averĝa pluvokvanto de la distrikto estis 320,8 milimetroj, kaj la plej alta 580,9 milimetroj lunde posttagmeze.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree