Publikiĝos en la unua de aŭgusto artikolo de Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), pri tio, ke baza esplorado estu plifortigata por atingi altnivelan memstarecon kaj potenciĝon de Ĉinio en scienco kaj tekniko.
La artikolo de Xi, ankaŭ ĉinŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, estos eldonita en la ĉi-jara numero 15 de la gazeto Qiushi, organo de la Centra Komitato de la KPĈ.