Xi Jinping faris gravan instrukcion pri kontraŭinunda kaj sava laboro
Ĝoja Publikigita: 2023-08-01 15:58:08

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) , ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, marde faris gravan instrukcion pri kontraŭinunda kaj sava laboro.

Xi montris, ke lastajn tagojn pro la Tajfuno Doksuri ekstreme pluvegis en la norda Ĉinio kaj aliaj lokoj, kio kaŭzis inundon, akvosaturitan geologian katastrofon, kaj en Pekino, Hebei-provinco kaj aliaj lokoj aperis mortoj kaj vundoj.

Xi postulis, ke diversaj lokoj plenforte serĉu kaj savu perditojn, bone kuracu vunditojn kaj konsolu familianojn de viktimoj, maksimume reduktu nombron de mortintoj kaj vunditoj, kaj ke oni konvene aranĝu suferantojn, intense riparu damaĝitajn infrastrukturojn de trafiko, komuniko kaj elektro por kiel eble plej frue rekomenci normalan ordon de vivo kaj laboro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree