Kion volas tiu ĉi japana “blanka libro”?
CMG Publikigita: 2023-08-01 20:24:28

Antaŭ nelonge la japana registaro aprobis Blanka Libro pri Defendo en la versio 2023, dirante, ke Japanio nun frontas al sekureca situacio plej serioza kaj komplika post la Dua Monda Milito, kaj ke Ĉinio estas difinita kiel "plej granda strategia defio senprecedenca". Analizante militan situacion de diversaj landoj, la blanka libro konsistanta el pli ol 500 paĝoj priskribas la staton de Ĉinio per 31 paĝoj, do la spaco pri Ĉinio estas la plej granda. Iuj japanaj amaskomunikiloj opinias, ke la vortumo en la nova blanka libro estas pli malcedema flanke de la troigo de "ĉina minaco".

La tielnomata blanka libro estas oficiala dokumento traktata de Japanio pri ŝtata sekureca medio kaj defendaj politikoj, ĉiam rigardata kiel "ventoflago" de Japanio pri defendaj politikoj. De la jaro 1970, kiam la japana registaro eldonis la unuan Blanka Libro pri Defendo post la Dua Monda Milito, ĉiujare de la jaro 1976 eldonis unu fojon. La ĉi-jara blanka libro estas la unua ellaborita, post kiam la japana registaro pasigis la novversian Ŝtata Garantia Strategio en Sekureco kaj aliajn du dokumentojn pri sekureco kaj defendo kaj grandmezure transformis koncepton kaj politikon pri sekureco kaj defendo. Kompare al aliaj blankaj libroj, la nova ĉefe spegulas la enhavon de la “tri dokumentoj pri sekureco kaj defendo”.

Koncerne Ĉinion, la nova blanka libro sekvas la malnovan tonon, t.e. "ĉina minaco". La libro mencias, ke Japanio esperas ĝis 2027 investi ĉ. 43 duilionojn enojn kiel defendan koston por disvolvi la tielnomatan "kontraŭatakan kapablon", altigi sintezan forton en la aero, spaco, reto, elektromagneta ondo kaj aliaj novaj sferoj, kaj "finfine pligrandigi defensivon".

Kaj krome, en la nova libro ofte legiĝas tiaj vortoj, kiaj estas "alianco el Japanio kaj Usono". Dum la nunaj tempoj la usona registaro misdifinis Ĉinion "plej grava geopolitika defio", kaj postulis, ke Japanio agu konkorde kun Usono en strategio. La registaro de Fumio Kishida tuj paŝas samritme kun Usono, aktive respondante al la strategia postulo de Usono.

La novversia blanka libro de Japanio troigas periferian minacon, proklamas aldoni defendan koston, kaj disvolvi kapablon de longdistanca atako. Tiuj danĝeraj agoj vekis ĉe la internacia komunumo grandan zorgon kaj altgradan viglatentemon. Unu esploristo el la universitato Meiji avertis, ke "Japanio nun turnas sin al militarismo, kaj tio serioze influos la rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio".

 

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree