Kial Ĉinio praktikas eksportan kontroladon pri kontraŭdronea sistemo?
CMG Publikigita: 2023-08-01 17:35:59

La kvina posttagmeze en la 31a de julio la oficiala retejo de la Ĉina Komerca Ministerio aperigis du anoncojn kun temo praktiki eksportan kontroladon pri kontraŭdroneaj objektoj.

Departementoj, kiuj kune metis la du anoncojn, estas kvar: la Ĉina Komerca Ministerio, Ĉina Ĝenerala Administracio de Dogano, Ĉina Administracio pri Defenda Scienco kaj Tekniko kaj Departemento por Ekipaĵa Disvolvo de la Centra Milita Komisiono.

Amaskomunikilisto trovis detalon, ke Ĉinio unuafoje senambigue faras eksportan limigon pri kontraŭdronea sistemo. 

Kial speciale al kontraŭdronea sistemo? Kian signalon la kontrolado eligas?

Wang Junfeng, vicinĝeniero de la ĉina nacia radiomonitora centro, dividis sian opinion kun la amaskomunikilisto. Dum la lastaj jaroj civiluzaj flug-robotoj kreskas rapide kaj rimarkinde, sed samtempe, diversaj "nigraj" droneoj alportas danĝerojn, kaj por bridi tiujn "nigrajn" droneojn fulme aperas kontraŭdronea sistemo, kiu povas fari efikan kontroladon kaj kontraŭstaron al telestirataj aviadiletoj. Tio estas grava por kontraŭstari diversajn danĝerojn.

Wang diris, ke iu ajn kontraŭdronea sistemo devas esti uzata laŭleĝe kaj sekure, alie, ĝi eble rezultigus gravajn sekvojn.

Ĝenerale dirite, droneoj kaj kontraŭdronea sistemo, ĉu ili uziĝas civile aŭ milite, estas kvazaŭ lanco kaj ŝuldo. Ili estas utilaj kaj kontraŭstaraj, do ambaŭ koncernas ne nur homan vivon kaj havon, sed ankaŭ nacidefendan sekurecon kaj ŝtatan sekurecon.

Tial, intensigi regadon super la telestirata aviadileto kaj kontraŭdronea sistemo estas tre necesa.

 

 

 

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree