Prezidanto Xi Jinping alvokis, ke ĉinaj paraŝutaj soldatoj daŭrigu glorajn tradiciojn, plibonigu lertecojn kaj klopodu por forĝi klingan forton, kiu pretas al batalo kaj kapablas venkon.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en letero responda al paraŝutistoj de modela kompanio de paraŝutistoj, esprimante festajn gratulojn al ili antaŭ la Ĉina Armea Tago, la 1-a de aŭgusto.