Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde diris, ke Ĉinio laboros kun Pakistano por, laŭ la celo de alta normo, daŭripova disvolvo kaj plibonigo de vivteno, pluapaŝe konstrui la Ĉina-Pakistanan Ekonomian Koridoron kiel modelan projekton de altkvalita kunlaboro de Zono kaj Vojo.
Li faris la rimarkojn en gratula mesaĝo al evento okazigita en Islamabado, Pakistano, kiu celebras la dekan datrevenon de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro.
Xi montris, ke la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro estas grava pionira projekto de kunlaboro de Zono kaj Vojo. Ĝi estis lanĉita en 2013 kaj de tiam Ĉinio kaj Pakistano laŭ la principo de vasta konsultado, komuna kontribuado kaj ĝuado de profitoj kontinue progresigis la koridoron kaj atingis nombron da fruaj rikoltoj.
Xi substrekis, ke Ĉinio kaj Pakistano kontinue plibonigos kombinan planadon, plivastigos kaj profundigos kunlaboron. Li ankaŭ diris, ke malgraŭ ŝanĝo de la internacia situacio, Ĉinio ĉiam firme subtenas Pakistanon.