Tri astronaŭtoj el la skipo de la ĉina spacoŝipo Shenzhou-15 renkontis amaskomunikilojn lunde. Tiu ĉi estas ilia unuafoja apero antaŭ la publiko post ilia reveno al la Tero komence de junio.
La triopo finplenumis stadiojn de kvaranteno kaj resaniĝo, kaj eniris en la stadion de observado, laŭ gazetara konferenco okazigita de la Astronaŭta Centro de Ĉinio en Pekino.