Xi esprimis kondolencon al pakistana prezidento pri sinmortiga bomba atako
Ĝoja Publikigita: 2023-08-02 14:55:56

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis mesaĝon de kondolenco al pakistana prezidento Arif Alvi pri mortiga suicida bombatako al kunveno en pakistana provinco Khyber Pakhtunkhwa.

En sia mesaĝo, Xi diris, ke li estas ŝokita sciinte la sinmortigan bombatakon, kiu kaŭzis seriozajn perdojn.

Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo, Xi profunde funebris pri la viktimoj kaj esprimis simpation al iliaj familianoj kaj la vunditoj.

Xi substrekis, ke Ĉinio oponas terorismon en ĉiuj formoj kaj forte kondamnas la atakon.

Xi ankaŭ promesis, ke Ĉinio kontinue firme subtenos Pakistanon akceli ĝian nacian kontraŭterorisman agplanon kaj komune protektos pacon kaj stabilecon de la regiono kaj la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree