Ĉinio esprimas fortan malkontenton kaj firman oponon kontraŭ usona livero de milita helpo al tajvana regiono
Ĝoja Publikigita: 2023-08-02 21:25:01

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede respondis demandon pri tio, ke la usona registaro decidis liveri militan helpon al la ĉina tajvana regiono.

Demando: Retejo de la Blanka Domo lastatempe anoncis, ke Usono provizos la ĉinan tajvanan regionon per milita helpo valora je ĉirkaŭ 345 milionoj da usonaj dolaroj. Tio estas la unua fojo, ke “prezidenta montira aŭtoritato” estis uzata por Tajvano en la regado de Biden. Kiel vi komentas?

Respondo: Usona livero de milita helpo al ĉina tajvana regiono serioze malobservas la principon de unu Ĉinio kaj la regulojn de la tri ĉina-usonaj komunaj komunikaĵoj, speciale de la Komunikaĵo Aŭgusto-17. Tiuj ĉi agoj serioze atencas la ĉinajn suverenecon kaj sekurecajn interesojn, damaĝas la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono kaj pacon kaj stabilecon tra la Tajvana Markolo. Ĉinio esprimas fortan malkontenton kaj firman oponon kontraŭ tio, kaj jam faris seriozan trakton.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree