Proparolanto de la ĉina Defenda Ministerio Tan Kefei marde diris, ke Ĉinio rezolute oponas kontraŭ usona provizado al tajvana regiono per milita helpo kaj esprimis solenan proteston al Usono.
Tion li esprimis komentante vaŝingtonan militan helpon al la tajvana regiono valoran je 345 milionoj da usonaj dolaroj.
Tan substrekis, ke la tajvana demando koncernas ĉinajn kernajn interesojn kaj estas ruĝlinio de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, kiun oni devas ne trapasi.