Ĉina proparolanto: Ĉinio ne malhelpis median kunvenon de G20 atingi konsenton
CMG Publikigita: 2023-08-02 21:19:15

La 2an de aŭgusto, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj klarigis, ke Ĉinio ne malhelpis la median kunvenon de G20 atingi konsenton en ĉefaj flankoj, ekzemple malgrandigi emision, ĉesigi uzon de fosilia fuelo kaj kreskigi renovigeblan energion.

La proparolanto diris, ke la kunveno de mediaj kaj klimataj ministroj de G20, kiu lastatempe fermiĝis en Chennai, Barato, akiris "pozitivajn kaj ekvilibrajn" rezultojn, sed pro geopolitikaj problemoj alportitaj de iuj landoj, la kunveno ne adoptis komunikaĵon. Tio estas bedaŭrinda.

Ĉinio estas akcelanto en mastrumado de tergloba klimato

La proparolanto diris, ke Ĉinio estas aktiva en la mastrumado de tergloba klimato, sugestante, ke Ĉinio prezentis la politikan framon "1+N" por plenumi karbonan kulminon kaj karbonan neŭtralecon, starigis la plej grandan purigan elektropovan sistemon en la mondo; kaj de la jaro 2000 Ĉinio kontribuis kvaronon de la nova verda areo de la mondo.

G20 devus atingi konsenton por realigi daŭripovan evoluigan celaron

La proparolanto diris, ke G20 prenas sur sin gravajn respondecojn por antaŭenigi tutmondan daŭripovan evoluigon, kunaranĝi ekonomian disvolvadon, median protektadon kaj respondi al klimata ŝanĝiĝo. La proparolanto aldonis, ke G20 devus kunigi politikajn komunaĵojn el diversaj landoj, plene respekti diferencajn evolustadiojn kaj aktualecojn, kaj fine unuigi la internacian socion kontraŭ klimata ŝanĝiĝo.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree