Kie estas fonto de geopolitika risko?
CMG Publikigita: 2023-08-03 20:25:51

Lastatempe, iuj usonaj politikistoj kaj amaskomunikiloj malhonoris la havenan kunlaboron de Ĉinio kun aliaj landoj, dismetante la onidiron, ke "ĉina investo en transmaraj havenoj estas minaco", sed en efektiveco tio estas "la geopolitika risko kaŝita kvazaŭ sub la viglatentaj okuloj de la publiko". Fakte, ĝuste estas Usono mem, kiu fondis ĉirkaŭ 750 militajn bazojn en 80 landoj kaj regionoj tra la mondo kaj, profitante de tiuj bazoj, konstante lanĉis militon aŭ intervenis en alilandajn internajn aferojn. Do Usono estas la vera fonto de geopolitika risko.

La projektoj, ekzemple por la transmaraj havenoj investitaj de Ĉinio, ne celas al tria flanko, nek formas sekurecan minacon al kia ajn lando. La projektoj, en kiuj partoprenas kaj investas ĉinaj entreprenoj por la greka haveno Piraeus, pakistana haveno Gwadar kaj srilanka haveno Hambantota, akcelis en tiuj lokoj ekonomian disvolvadon kaj liveris laborlokojn, do ili estas bonvenaj por la lokaj registaroj kaj popolamasoj. Klaĉo de Usono donas nenian influon al la amikeca kunlaboro de Ĉinio kun tiuj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree