Demando: Laŭraporte, la 2an de aŭgusto la tajvanaj aŭtoritatoj de la Demokratia Progresema Partio (DPP) proklamis, ke la vic-gvidanto de la tajvana regiono, Lai Ching-te, en la 12a de aŭgusto veturos de tajvana regiono de Ĉinio al Paragvajo por ĉeesti la enoficiĝan ceremonion de la paragvaja prezidento, kaj dume li "transiros" Nov-Jorkon kaj San-Franciskon, Usono. Kian komenton la proparolanto havas pri tio?
Respondo: Ĉinio absolute oponas kontraŭ ĉiaforma oficiala kontakto inter Usono kaj tajvana regiono, kontraŭ tielnomata "vizito" de tajvanaj sendependistoj al Usono per kia ajn nomo kaj kia ajn motivo, kaj kontraŭ ĉiaforma tolero kaj subteno fare de Usono al la tajvanaj sendependistoj kaj ilia frakciado.
La tajvana problemo estas kerno el ĉiuj kernoj de Ĉinio kaj netransirebla sojlo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Ĉinio urĝas, ke Usono restu fidela al la principo pri unu Ĉinio kaj al la reguloj de la tri ĉina-usonaj komunikaĵoj, efektive plenumu la promeson faritan de usonaj gvidantoj ne subteni "sendependiĝon de Tajvano", ĉesigu oficialan komunikadon kun Tajvano, altigon de la rilatoj kun la tajvana regiono kaj eligadon de eraraj signaloj al tajvanaj secesiistoj, kaj ne aranĝu "transiron" de Lai Ching-te trans Usono.