Ĉinio lanĉis ĵaŭde sateliton en spacon el la Jiuquan-a Centro de Satelita Lanĉo, nordokcidenta Ĉinio.
La satelito Fengyun-3 06 estis lanĉita je la 11-a horo kaj 45 minutoj laŭ la pekina tempo per portoraketo Longa-Marŝado-4C kaj sukcese eniris en la planitan orbiton.
La lanĉo markis la 481-an flugmision de la Longa-Marŝado-serio da portoraketoj.