Degradita kredito de Usono donis al Vaŝingtono trioblan averton
CMG Publikigita: 2023-08-04 16:13:15

Denove "batalis" la usonaj demokratoj kaj respublikanoj! La kaŭzo estas tio, ke la unuan de aŭgusto la internacia taksagentejo Fitch reĝustigis malsupren la kreditan gradon de Usono, t.e. degradis la usonajn longtempajn taksojn de 'AAA' ĝis 'AA+'. Kiam la informo aperis, la du partianoj vivege kverelis inter si kaj faris akuzon unu al la alia, seninterrompe. La demokrata partio asertis, ke la degradiĝon de la kredito estigis ke la respublika partio rompis kontrakton, dum la demokrata partio atribuis la kialon al la Biden'a registaro, kiu malkonvene traktis ekonomiajn aferojn.

La du partioj komencis novan ludon "forpuŝi respondecon", kaj tio ĝuste konformas gravan kialon, ke Fitch reĝustigis malsupren la kreditan gradon de Usono. Tiu agentejo asertis, ke dum la pasintaj 20 jaroj en Usono ripetis la politika senelirejo de ŝulda supersojlo, kaj Usono solvis la problemon nur en la lasta momento. Tio multe malfortigis la fidon al la usona administra kapablo pri financoj. Oni analizis, ke tio estas la unua averto por Vaŝingtono: politika polusiĝo kaŭzas mankon de administra kapablo.

Samtempe kun tio, Fitch indikis, ke en la venontaj 3 jaroj la usona financo ade malboniĝos, kaj la registaraj ŝuldoj restos altaj kaj konstante kreskantaj. Tio estas rigardata kiel la dua averto por Vaŝingtono: la "alta ŝuldo" de Usono maltrankviligas kaj ĝia ekonomio estos pesimisma.

Kaj la tria averto koncernas la fidindecon de Usono: la procezo de "sendolarigo" eble estos plirapidigita. Esploro montras, ke la malsupreniĝo de la usona kredita grado vekis evidentan fruktuadon en la plimulto de la evoluintaj merkatoj, kaj ke ne malmultaj landoj jam komencis taksi negativan influon de la decido farita de Fitch.

Post la malsuprenigo de usona kredita grado fare de la agentejo Fitch, pluraj usonaj registaraj oficistoj reagis akre, esprimante malkontenton kaj koleron. Ili pretendis, ke tiu decido ne estas reala. Sed, se oni farus pli detalan analizon, la decido ĝuste spegulas la aktualecon. Vaŝingtonaj politikistoj preferas oferi la tempon al la interna "batalo", sed ili ne volas pensi kiel solvi la usonan ekonomian problemon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree