Ĉeftero oponas “transiran” vojaĝon de Lai Ching-te al Usono
Ĝoja Publikigita: 2023-08-04 18:07:01

Proparolanto de ĉina ĉeftero ĵaŭde kritikis Lai Ching-te, politikiston de la Demokratia Progresema Partio (DPP), pro lia baldaŭa "transira" vojaĝo al Usono.

Zhu Fenglian, proparolanto de la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj de Ŝtata Konsilio de Ĉinio, faris rimarkojn demandite pri lastatempa anonco de la DPP rilata al la baldaŭa vojaĝo de Lai, laŭplane okazonta en meza tagdeko de aŭgusto.
La proparolanto diris: "Ni firme oponas viziton de Lai Ching-te al Usono sub iu ajn preteksto aŭ en iu ajn formo, kaj oponas oficialan interŝanĝon en iu ajn formo inter Usono kaj la ĉina tajvana regiono." Ŝi urĝis, ke la usona flanko obeu la principon de unu Ĉinio kaj la tri komunajn komunikaĵojn inter Ĉinio kaj Usono.
Zhu diris, ke Lai obstine persistas en separisma starpunkto de "Sendependiĝo de Tajvano", kaj lia "transiro" al Usono celas gajni usonan subtenon al sendependiĝo kaj serĉi privatajn interesojn por elektado, kio fine damaĝos interesojn de popolanoj de Tajvano kaj subfosos pacon kaj stabilecon ĉe la Tajvana Markolo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree