Rekta dialogo kun Francesco Maurelli kaj Sara Spanò pri la projektoj de ERASMUS+
Alessandra Madella Publikigita: 2023-08-04 14:40:55

Sekvu Alessandra Madella al la 108a UK en Torino. Rekta dialogo kun Francesco Maurelli kaj Sara Spanò pri la projektoj de ERASMUS+ subtenata de EU. Francesco Maurelli estas profesoro pri Robotiko de Constructor University, Germanio, eksa vicprezidanto de TEJO kaj elstara juna sciencisto de Tutmonda Junulara Akademio kaj li prezidis la prezentadon dum la 108a UK. Rodica Todor, prezidantino de IFEF parolas pri la projekto VERDEN.

Laura Brazzabeni, vicprezidanto de Itala Esperanto Federacio, ĝenerala direktoro de Itala Instituto de Esperanto, estrarano de kongresoj de ILEI parolas pri projekto de “30 Oraj Horoj”.

Aldo Grassini, iama prezidanto de Itala Esperanto-asocio kaj nuna prezidanto de Muzeo Homero, parolas pri projekto por faciligi la partoprenon en projektoj fare de blindaj esperantiatoj. Li parolas nome de LIBE, la Asocio de blindulaj esperantistoj. 



Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree