Rimarkoj de proparolanto de Ministerio de Eksterlandaj Aferoj pri raportoj, ke Italio konsideras ne renovigi dokumenton pri kunlaboro de Zono kaj Vojo
Ĝoja Publikigita: 2023-08-04 18:09:02

Demando: Estas raportoj, ke Italio konsideras ne renovigi dokumenton pri kunlaboro de Zono kaj Vojo, esperante, ke tio ne influos la rilatojn kun Ĉinio, samtempe ĝi volas daŭre fortigi kunlaboron kun Ĉinio. Kiel vi respondas?

Respondo: Disvolvo de kunlaboro de Zono kaj Vojo estas la prava elekto fare de Ĉinio kaj Italio sur bazo de la dulanda historia kaj kultura ligo kaj praktika bezono por disvolvo. La subskribo de dokumento pri kunlaboro de Zono ka Vojo eligis grandan entuziasmon kaj potencialon de la duflanka kunlaboro.

Iuj fortoj faris malican pufreklamecan laŭdadon kaj politikigis kulturajn interŝanĝojn kaj komercan kunlaboron inter Ĉinio kaj Italio kadre de Zono kaj Vojo por disrompi kunlaboron kaj krei dividon. Tio estas kontraŭ tajdo de la historio kaj faras malutilon kaj al aliaj kaj al ili mem. En la lasta jardeko post ĉina propono de la iniciato Zono kaj Vojo, laŭ la principo de vasta konsulto, komuna kontribuo kaj divido de profitoj, Ĉinio subskribis pli ol 200 kunlaborajn dokumentojn kun pli ol 150 landoj kaj pli ol 30 internaciaj organizoj, kaj la iniciato akcelis investon je proksimume duiliono da usonaj dolaroj en la mondo kaj kreis pli ol 3 000 projektojn kaj 420 mil laborlokojn por partoprenantaj landoj. Ĉinio volas labori kun partoprenantaj landoj por akceli altkvalitan kunlaboron de Zono kaj Vojo kaj fari pli grandan kontribuon al monda daŭripova disvolvo kaj interŝanĝoj inter civilizacioj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree