Oficialulo vendrede diris, ke la ĉina ekonomio konservos stabilan kaj pozitivan tendencon en la dua duono de la kuranta jaro sekve de kontinua reprospero en la unua duono.
En gazetara konferenco, Yuan Da el la Nacia Disvolva kaj Reforma Komisiono, substrekis pozitivajn ŝanĝojn de diversaj ekonomiaj indicoj en julio, kiel plirapida kresko de kvanto de produktita elektra energio, pliboniĝo de merkata antaŭvido kaj dumonata leviĝo de fabrikada aĉeta administrista indico.
Laŭ Yuan, la registara politika komplekso, kiu kontinue efikos, plibonigos la ekonomion.
Yuan diris, ke responde al novaj ekonomiaj ŝanĝoj en la dua trimestro, alia serio da rimedoj estas ĝuste plenumataj, kio donas fortan politikan subtenon al ekonomia kontinua reprospero.