Speciala sendito de Ĉinio ĉeestos internacian konferencon pri Ukrainio
Yu Publikigita: 2023-08-05 14:17:16

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin diris vendrede, ke speciala sendito de Ĉinio Li Hui iros al Jeddah, Saud-Arabio, por ĉeesti internacian konferencon pri Ukrainio laŭ invito de Saud-Arabio.

La kunveno laŭraporte okazos la 5an kaj 6an de aŭgusto, kun ĉeesto de ĉirkaŭ 30 landoj.

Wang diris en deklaro, ke Ĉinio volas labori kun la internacia komunumo por plue ludi konstrueman rolon por antaŭenigo de politika solvo de la ukraina krizo.

En la eŭropa vojaĝo de la 15a ĝis la 26a de majo, Li, speciala reprezentanto de la ĉina registaro pri eŭraziaj aferoj, vizitis Ukrainion, Pollandon, Francion, Germanion, la ĉefsidejon de la Eŭropa Unio kaj Rusion, eksplikante la pozicion de Ĉinio pri la politika solvo de la ukraina krizo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree