La 30-an de julio, laŭ la loka tempo, inaŭguriĝis en la Politeknika Universitato de Torino, Italio, la 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK).
Al la inaŭguro ĉeestis ĉina delegacio, el Ĉina Esperanto-Ligo, kun 12 membroj, formita de Azi-Pacifika Centro de Ĉina Internacia Komunika Grupo, Centra Akademio pri Belartoj de Ĉinio, Ĉina Fonduso pri Protektado de Kultura Heredaĵo kaj Zaozhuang-a Universitato.
Posttagmeze de la 29-a de julio, Universala Esperanto-Asocio okazigis komitatan kunvenon. En la kunveno ĉina esperantisto Gong Xiaofeng estis elektita kiel estrarano. Profesoro Gong Xiaofeng instruis en Nanchang-Universitato antaŭ emeritiĝo. Ŝi estis ankaŭ vicprezidanto de la Internacia Esperanto-Instruista Asocio (ILEI) kaj respondeculo de la Instruista Laborfako de Ĉina Esperanto-Ligo.