Ĉinio helpos al Pakistano atingi daŭripovan disvolviĝon
Yu Publikigita: 2023-08-05 14:18:26

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris vendrede, ke Ĉinio volas labori kun Pakistano por atingi pli praktikajn rezultojn en konstruado de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro kaj subteni la daŭripovan disvolviĝon de Pakistano.

Dum telefona konversacio laŭ peto de pakistana ministro pri eksterlandaj aferoj Bilawal Bhutto Zardari, Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke la fera amikeco inter Ĉinio kaj Pakistano eltenis provojn kaj estas rok-solida.

Wang diris, ke kiom ajn ŝanĝiĝos la internacia situacio kaj la enlanda situacio de Pakistano, Ĉinio, kiel antaŭe, firme subtenos Pakistanon konservi nacian suverenecon, sendependecon kaj teritorian integrecon kaj realigi revigliĝon kaj disvolviĝon kaj firme subteni Pakistanon ludi pli grandan kaj pli aktivan rolon en internaciaj kaj regionaj aferoj.

Bilawal diris, ke la pakistana-ĉina amikeco estis transdonita de generacio al generacio, kaj estas neskuebla kaj vigloplena. Pakistano aprezas diversajn subtenojn de Ĉinio en malfacilaj tempoj, kaj volas labori kun Ĉinio por plu subteni unu la alian, antaŭenigi altgradigon de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro, konstrui demonstrajn projektojn de kunlaboro de la Zono kaj Vojo kaj levi la duflankan amikecon al pli altaj niveloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree