La 4an de aŭgusto la Nacia Komisiono pri Disvolvo kaj Reformo anoncis, ke lastatempe Pekino, Hebei kaj Tianjin suferis seriozan katastrofon de pluvego kaj inundoj. Vendrede la Nacia Komisiono pri Disvolvo kaj Reformo aldonis centran buĝeton de 100 milionoj da juanoj por subteni krizokazan rekonstruadon de infrastrukturaj instalaĵoj kaj instalaĵoj de bazaj publikaj servoj en serioze trafitaj regionoj en Hebei kaj Tianjin.
En la 2a de aŭgusto la komisiono jam asignis 100 milionojn da juanoj por krizokaza rekonstruado de Pekino kaj Hebei-provinco.