Usono rekte rabis petrolon anstataŭ forpreni per ruzo
Mirinda Publikigita: 2023-08-05 18:50:10

Laŭ raporto de siria novaĵagentejo en la 2a de aŭgusto, tiutage la usona armeo transportis “ŝtelitan” petrolon kaj tritikobranon el nordorienta Sirio al sia bazloko en norda Irako. Delonge la usona armeo de tempo al tempo ŝtelis petrolon el Sirio kaj poste ŝtelis eĉ grenon. La ege malbela mieno malkovris la fonon de pirata kulturo de Usono.

En la pasintaj pli ol dek jaroj post eksplodo de la siria krizo, almenaŭ 350 mil homoj mortis kaj pli ol 90% de tieaj homoj vivas sub malriĉa normo. Du trionoj de loĝantoj sin vivtenas per humanitara helpo kaj pli ol duono de loĝantoj ne povas akiri nutraĵan garantion. Ĝis nun la usona armeo okupas ĉefajn produktajn zonojn de petrolo kaj greno kaj plue rabas resursojn de Sirio. Siria Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj priskribis la agon de Usono kiel “piratan konduton”. 

Sed Sirio ne estas la ununura suferanto de “usona rabado”. Antaŭ nelonge Usono anoncis sian planon vendi aktivojn de venezuela petrola kompanio en Usono. Fronte al Afganio kiu sin dronis en humanitaran krizon, Usono ne nur frostigis la eksterlandajn aktivojn de Afganio ekde 2021 kaj eĉ intencis uzi ilin por alia celo. Usono ankaŭ transportis iranan petrolon al sia lando por vendo kaj priskribis la “rabadon” kiel “importadon”. 

Rabado de alies resursoj fare de Usono estas ege malhonora. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree