Ĉinio firme subtenas pacan procezon en Kolombio
Yu Publikigita: 2023-08-06 17:04:40

Proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris sabate, ke Ĉinio firme subtenas la pacan procezon en Kolombio kaj laŭdas la klopodojn faritajn de koncernaj partioj tiucele.

La komento de la proparolanto estis farita post kiam la kolombia registaro kaj la Nacia Liberiga Armeo anoncis ĉi-semajne la tutlandan validiĝon de 180-taga batalhalto.

La proparolanto diris, ke vivi en plena paco estas alte ŝatata espero de la kolombia popolo. Tio ankaŭ utilas al la stabileco kaj disvolviĝo en Latin-Ameriko, kaj estas vaste subtenata de la internacia komunumo. Ĉinio esperas, ke daŭraj klopodoj estos faritaj por starigi konsenton pri paco kaj ke koncernaj partioj ludos pozitivan rolon por frue realigi daŭran pacon, stabilecon kaj daŭripovan disvolviĝon en Kolombio.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree